Ĉar mi uzas Eon jam de jaroj, mi legis la 133 intervenojn antaŭajn. Kun iom da naŭzo, ĉar ĉiam la samajn kontraŭlojn kun la samaj argumentoj oni renkontas. Mi daŭre ne komprenas kion signifas la portreto vere aĉa de kvazaŭ mortinto de la plej akra kontraŭulo. Espereble li rekonos sin kaj serĉos en sia memoro ĉu ne ekzistus por li pli bela visaĝo ? Ĉu tiel imagis lin liaj gepatroj aŭ ĉu ili ne amis lin ? Sed tio restas lia persona afero. Alio : Mi volas ankaŭ saluti l’Utopiston. Estonte li ricevos de mi diversajn informojn por ke l’utopio iĝu realeco en la estonteco. Plej amike al ĉiuj.