Прекрасно, Аспусюля, продолжайте
Bravo, tenez le rôle qui vous est alloué
Cette pub est encore meilleure que les autres
Et la chaîne des déductions est superbe : Asp Irateur connaît une fable de ce nom chez La Fontaine -> la traduction vient de La Fontaine. Eh non, c’est faux. Un petit encouragement quand même :
PORKO SUB KVERKO
La Porko sub la Kverk-kolos’
Per glanoj en abund’ regalon bonan havis,
Kaj poste sub la kverk’ ekdormis por ripoz’.
Post dormo kaj vekiĝ’ la Porko tute bravis
Kaj grundon ĉe radik’ per la muzelo kavis.
"Por arb’ ĝi estas malutil’",
La korvo diras laŭ konsil’ :
"Se nudos la radik’, sekiĝo sekvos plena".
"Sekiĝu ĝi", ekgruntas Pork’ sur ter’ ;
"Por mi la kverka sort’ ne estas ja ĉagrena.
Ĉu vivos kverk’ aŭ ne, ne gravas la afer’,
Al mia bona stat’ ne povas ĝi utili.
Ekzistu glanoj nur, grasiĝas mi per ili".
Al Pork’ respondas Kverk’ : "Sendanka estas vi !
Se povos vi muzelon supren teni,
Kapablus vi kompreni,
Ke kreskas ĉiu glan’ sur mi".
Per sia blind’ similas sensciulo :
Por li scienco estas nulo,
Ignoras li pri studo kaj esplor’
Sed manĝas fruktojn de scienc-labor’ !