Аспунчичек, пуся ! Vous voulez absolument un autre ch’ti bonbon aujourd’hui ? Puisque vous êtes en manque, le v’là :
NAJTINGALO KAJ AZENO
Azen’ sin turnis kun parol’
Al Najtingal’ :" Aŭskultu min amiko !
Laŭ famo en kantad’ vi majstras kun efiko.
Dezirus mi pri via rol’
Mem juĝi dum vi kantos ion.
Ĉu bone majstras vi kantad-metion ?"
Responde Najtingal’ ekkantis por admir’ :
Li klakis, fajfis kun inspir’
En plej diversa form’, jen en trilado dronis,
Jen mildis li en la sopir’
Kaj kiel plaĉa ŝalm’ malgaje unutonis,
Jen per vibranta trem’ subite li resonis
Ekregis nun atent’
Por la kantist’ amata de l’Aŭroro.
Ekĉesis la zefir’, de birdoj gaja ĥoro,
Kaj kuŝis grego en silent’.
Paŝtisto kun admir’ aŭskulti ĉion pretis
Kaj nur por la moment’
Dum najtingala kant’ al paŝtistin’ ridetis.
Jen finis la kantist’. Azen’ pri opini’
Deklaris : "Vere, vi ne vantas
Kaj certe sen enuo kantas.
Sed tamen tre bedaŭras mi,
Ke nian kokon ne ekkonis vi.
Vi multe en kantad’ profitus,
Se nian kokon plen-imitus".
La malfeliĉa bird’, post tiu juĝ-deklar’,
Forflugis en rapid’ trans montoj kaj kampar’.
Plensavu, Dio, nin de tia juĝantar’.