Браво, Аспусюлечка, вперед и с песнями ! Qu’il travaille bien, ce mignon
Enfin les vacances passées de façon utile
Dommage qu’il ne connaît pas assez La Fontaine... il n’a même pas pigé que les oeuvres présentées ici ne sont pas celles de La Fontaine... Mais il y a progrès, avant il a cru que cela venait de moi
Donc, ça mérite un encouragement :
FIŜ-SUPO DE DAMIENO
"Najbaro mia ! Kara kamarad’ !
Vi manĝu supon ! Petas mi, bonvolu."
"Mi estas tute sata de manĝad’."
"Ho, ne ! Ankoraŭ tason, ne parolu !
La sup’ bongustas, provu ĝin ! "
"Tri tasojn manĝis mi." - "Nu kial la kalkulo ?
Ankoraŭ manĝu vi, karulo,
Por sanefiko ĝis la fin’ !
Bonegas fiŝa sup’ ! Kaj estas ĝi kun gras’ :
Ja kvazaŭ de sukcen’ flavetas tiu tas’.
Konsolu min, mi petas vin kun amo !
Jen tripoj, jen sterled’, jen bramo.
Ekprovu vi ankoraŭ de la vaz’ ! "
Regalis tiel Damien’ najbaron
Kaj laŭdis li sen ĉes’ miraklon kulinaran.
Kaj la najbar’ plenŝvitas pro gastig’,
Sed tamen prenas li ankoraŭ unu tason,
Kun lasta streĉa fort’ la supon grasan
Altrude glutas li. - "Jen estas vi amik’ !"
La mastro diras : "Tute sen fiero !
Nu manĝu vi ankoraŭ por prospero !"
Sed malgraŭ bongustaĵ’ jam krevis la toler’ :
La malfeliĉa gast’ en plena malesper’
Kaptinte la bastonon,
La ĉapon kaj la zonon,
Al sia hejm’ rapidis sen prokrast’
Kaj plu al Damien’ ne venis kiel gast’.
Verkist’, feliĉas vi pri via verk-talento,
Sed estu en okaz’ modesta kaj silenta,
Ne tro abundu vi en deklamad’ turmenta,
Ĉar povas via verk’ fariĝi abomen’
Kaj tedos kiel sup’ de majstro Damien’.