• AgoraVox sur Twitter
  • RSS
  • Agoravox TV
  • Agoravox Mobile

Signaler un abus

skirlet 1er juin 2008 19:55

Aspounet !.. En manque un petit peu ?.. Конфетку сегодня не получил ? Le v’là, vot’ ch’ti bonbon d’aujourd’hui, notre gentil et ravissant mignon tout plein smiley

 

KVARTETO

Petola best’ Simio,

Saĝul’ Azen’,

La Kapro kun solen-mien’

Kaj Urso sen gracio -

Decidis pri kvarteta lud’.

Jen estas notoj, instrument’ muzika

Kaj en herbejo - lok’ unika -

Plenravos ili mondon, sen diskut’,

Ekfrotis arĉa ar’, sed veas la rezult’.

"He, haltu vi !" - Simio krias : - Ne rapidu !

Por belo de muzik’ laŭ ordo vi eksidu.

Amiko baso Urs’, vi sidu kontraŭ ald’,

Kun violon’ kontraŭos mi en paro,

Jen tiam en muzik’ aperos la ekzalt’ :

Dancigos ni betulojn en arbaro."

Eksidis ili laŭ propon’,

Sed en la muzik’ - la sama ton’.

"Atentu ! Estas jen rezon’ ",

Azeno krias : "Por muzik’ efekta

Ni sidu en linio rekta".

Eksidis ili laŭ azen-supoz’,

Sed en Kvartet’ rezultas nur ĥaos’.

Do pligrandiĝis nun la forto de diskutoj

Kun la disputoj

Pri ordo kaj pri lok’.

Hazarde Najtingal’ alflugis sen alvok’,

Kaj oni petas ĝin pri helpo en la kazo.

"Sufiĉas unu hor’ por estu certa bazo

Al la Kvartet’. Ni petas pri konsil’,

Jen notojn havas ni, jen estas muzikil’,

Nur diru pri sidloka stil’".

"Por esti muzikist’ ", ĝi diris kun emfazo :

"Necesas lerni pri la bel’

Kaj senton havi en orel’.

Do sendepende de sidloko

Muziko via estas moko".
 



Palmarès