Toujours à l’oeuvre, Аспусик ?
Gentil... mais nul également en classiques
Allez, il ne faut pas vous distraire de votre occupation première - la pub 
SIMIO KAJ OKULVITROJ
Simio en maljun’ malbone tute vidis,
Sed homa fam’ al ĝi konfidis,
Ke tiu malbonaĵ’ ne estas ja danĝer’
Ĉar okulvitroj savas de sufer’.
Do vitrojn en abund’ akiri ĝi decidis,
Ĝi turnas ilin por aplik’ :
Jen premas al la vert’, jen sur la voston metas,
Jen flaras kun singard’, per lango jen leketas,
Sed en rezult’ - nur nulo por efik’ :
"Fiaĵo kia ! Estas granda stult’
Al homoj kredi en aŭskult’.
Pri vitroj onidir’ ja nur mensogo estis,
Kaj mankas la util’ en tiu-ĉi afer’".
Dirinte la Simi’ ĉagrenon manifestis,
La vitrojn ĵetis ĝi al ŝtono en koler’
Kaj post frakas’ nenio restis.
Por homa gent’ ĝi estas la spegul’ :
Jen bona aĵ’ ekŝajnas kiel nul’
Kaj ignorant’ pri utilec’ diskutas,
Kaj se li estas altrangul’,
Do li eĉ persekutas.